Helpo de LibreOfficeDev 25.8
Oni povas enmeti la aktualan daton kiel kampon kiu ĝisdatiĝas ĉiufoje kiam oni malfermas la dokumenton, aŭ kiel kampon kiu ne ĝisdatiĝas.
Elektu menuerojn Enmeti - Kampo - Pliaj kampoj kaj alklaku la langeton Dokumento.
Alklaku je “Dato” en la listo kaj faru iun el la jenaj:
Por enmeti la daton kiel kampon kiu aktualiĝas ĉiun fojon kiam vi malfermas la dokumenton, alklaku je ”Dato” en la listo .
Por enmeti la daton kiel kampon kiu ne aktualiĝas, alklaku je ”Dato (fiksita)” en la listo .